Explore main genres
Acoustic & Band
Beats & Urban
Electronic
Spoken Word & More
Website Design
Menu
My genres
Playlist
This sound was tagged with the following keywords: Punk, ukulele. 1 liked it.
Listen to all music and sounds of Kaptain Bigg and follow this user by signing in for free.
ukulele-forum.fr/index.php?topic=10894.0
En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion: al la mond' eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l’espero kolektiĝas pacaj batalantoj, kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj; sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo de l’homaro por eterna ben’ efektiviĝos.
ukulele-forum.fr/index.php?topic=10894.0
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l’espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l’homaro
por eterna ben’ efektiviĝos.
ukulele-forum.fr/index.php?topic=10894.0
Comments